Kiel Venki Suferon

· Legion of Good Will
5.0
리뷰 1개
eBook
69
페이지
적용 가능
검증되지 않은 평점과 리뷰입니다.  자세히 알아보기

eBook 정보

Ĉi tiu kolekto de meditoj kaj pensoj estas aparte dediĉita al homo suferanta, ĉu spirite, ĉu home, ĉu socie, por ke li reagu kaj renaskiĝu el la cindroj, kiel la mitologia Fenikso, serĉe de nova, pli feliĉa vivo, ĉar nun li estas pli sperta. Mi esperas, ke mi kontribuas por ke vi intime plifortiĝu, kaj fine prepariĝu por elteni eĉ la neelteneblan. Se aŭ kiam doloro frapos sur vian pordon, ke vi havu kondiĉojn por sublimi ĝin, por la bono de via Spirito kaj de ĉies Spirito, ĉar tia estas la frata ago, malegoisma, flanke de tiuj, kiuj emas vidi, sur la Tero, la aperon de Solidara, Altruisma, Ekumena Socio. La venko de homo komenciĝas en li mem. La progreso de la Homaro estas sekvo de tio: Socia kaj Daŭripova Evoluo, Edukado kaj Kulturo, Arto kaj Sporto — ĉio kun la nemalhavebla Ekumena Spiriteco —, por ke estu Socio-media Konscio, Nutrado, Sano kaj Laboro por ĉiuj ĝiaj partoprenantoj, kaj vekiĝu en ili Tutplaneda Civitaneco. Agante tiel, ni povos multobligi kontentecon, sekurecon kaj Pacon en la Animo kaj en la poŝo de civitano, en ĉiu lando, kiu amas sian genton.

평점 및 리뷰

5.0
리뷰 1개

저자 정보

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV) kaj prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiritualeco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”.

이 eBook 평가

의견을 알려주세요.

읽기 정보

스마트폰 및 태블릿
AndroidiPad/iPhoneGoogle Play 북 앱을 설치하세요. 계정과 자동으로 동기화되어 어디서나 온라인 또는 오프라인으로 책을 읽을 수 있습니다.
노트북 및 컴퓨터
컴퓨터의 웹브라우저를 사용하여 Google Play에서 구매한 오디오북을 들을 수 있습니다.
eReader 및 기타 기기
Kobo eReader 등의 eBook 리더기에서 읽으려면 파일을 다운로드하여 기기로 전송해야 합니다. 지원되는 eBook 리더기로 파일을 전송하려면 고객센터에서 자세한 안내를 따르세요.